ð pri aliaj temoj!
En Esperanto aktuell 5/2022 № 275 aperis mia teksto
Welt der Bücher und Zeitschriften – Esperanto und andere Plansprachen
Aktuelles, Wissens- und Bedenkenswertes aus der Deutschen Esperanto-Bibliothek Aalen
Folge 67 –
„neniam plu! – nie wieder! ?“
Tie mi promesis listigi rekomendojn de retaj adresoj pri la tuta temaro.
Jen la materialo (kolektita, sed ne jam bone sortita):
https://arztdichter.net/buecherverbrennung/:
„Man
kann die Wahrheit nicht ins Feuer werfen – sie
ist
das Feuer."
(Friedrich Dürrenmatt)
In dem Buch „Ärzte, Dichter und Rebellen“ (2018) wird der rigorose
Umgang der Obrigkeit mit der widerständigen Literatur behandelt. Zum
Beispiel galten Friedrich Schiller und Erich Fried im 20. Jahrhundert
(!) als politisch gefährlich:
Friedrich Schillers Dramen wurden sowohl vom Herzog von Württemberg als
auch von Adolf Hitler, dem Meister der Bücherverbrennung, verboten.
Hitler verfügte persönlich im Jahr 1942, dass das Schauspiel Wilhelm
Tell nicht mehr im Unterricht verwendet werden durfte.
https://www.heise.de/tp/features/Eine-Zensur-findet-schlicht-statt-3448937.html
https://www.spiegel.de/kultur/gefahr-im-verzug-a-b41e3d4b-0002-0001-0000-000008910575
theguardian.com/world/2022/jan/27/tennessee-school-board-bans-pulitzer-prize-winning-holocaust-novel-maus
https://www.zeit.de/gesellschaft/zeitgeschehen/2018-01/holocaust-gedenktag-bundestag-nazi-kz-auschwitz
https://www.deutschlandfunk.de/zeitzeuge-baum-zu-dresden-1945-nie-wieder-nazis-und-nie-100.html
https://www.deutschland.de/de/niemals-vergessen
https://www.phoenix.de/sendungen/dokumentationen/nie-wieder-a-2318894.html
Nie wieder! Junge Deutsche in Auschwitz
https://www.spd.de/aktuelles/detail/news/nie-wieder/18/01/2017/
18.01.2017 | Sigmar Gabriel zur Rede von AfD-Politiker Höcke
https://www.bundestag.de/gedenkstunden Die Gastredner der
Holocaust-Gedenktage seit 1996
https://www.bpb.de/system/files/dokument_pdf/APuZ_2014-33-34_online.pdf
Aus Politik und Zeitgeschichte 11.8.2014: Comics
https://www.bundestag.de/gedenkstunde_2022
Inge Auerbacher: Die Krankheit des Judenhasses muss geheilt werden
https://www.bundestag.de/dokumente/textarchiv/2018/kw05-nachbericht-gedenkstunde-rede-wallfisch-541710
Dr. h. c. Anita Lasker Wallfisch MBE: "Hass ist ganz einfach ein
Gift, und letzten Endes vergiftet man sich selbst."
bundestag.de/...Reden_ausländischer_Gäste_vor_Mitgliedern_des_Dt_Bundestages_und_des_Bundesrates
(pdf)
https://www.bundestag.de/parlament/praesidium/reden/2021/20210127-818708
Dr. Wolfgang Schäuble zum Gedenken an die Opfer des
Nationalsozialismus, Gedenkstunde 27.1.2021
https://www.bundestag.de/mediathek?videoid=7498513#url=L21lZGlhdGhla292ZXJsYXk/dmlkZW9pZD03NDk4NTEz&mod=mediathek
https://www.bundestag.de/dokumente/textarchiv/2021/kw04-opfer-nationalsozialismus-nachbericht-818592
Dr. h. c. Charlotte Knobloch: Wir müssen die Bundesrepublik
wehrhaft verteidigen
https://www.das-parlament.de/2021/1_2/kehrseite/815740-815740
Gedenken an die NS-Opfer, 27.1.21, Reden von Charlotte Knobloch und
Marina Weisband am 27. Januar 2021
https://www.bundestag.de/resource/blob/877510/cb271f039bcb47be45828d5e08bbe64a/Weremember-data.pdf
Kampagne „#WeRemember“ zum Tag des Gedenkens an die Opfer des
Nationalsozialismus am 27. Januar
bundestag.de/resource/blob/189498/4b3f91ce2df0df2fc96b28172930e5f1/Datenhandbuch1994_2003-data.pdf
=
https://www.bundestag.de/resource/blob/189474/fdb4997b508e979aae4ca50d80103ad4/Datenhand_vt-data.pdf
Datenhandbuch zur Geschichte des Deutschen Bundestages 1994 bis
2003 (pdf, 1099 S.)
https://www.bundestag.de/dokumente/textarchiv/2021/kw25-jugendbegegnung-847716
Podiumsdiskussion zum Thema „Opfer des deutschen
Vernichtungskriegs“ 23.6.21
bundesregierung.de/...gedenkrede-von-professor-yehuda-bauer
27.1.98 Gedenkstunde des Deutschen Bundestages - Gedenkrede von
Professor Dr. Yehuda Bauer
https://www.bundesregierung.de/resource/blob/.../14-2-peres-data.pdf
27.1.10 Ansprache des Präsidenten des Staates Israel, Shimon Peres
https://www.bpb.de/themen/rechtsextremismus/dossier-rechtsextremismus/41277/dass-auschwitz-sich-nie-wiederhole/
"Dass Auschwitz sich nie wiederhole..." Pädagogische Reaktionen auf
Antisemitismus
bundestag.de/resource/blob/816724/82faa5204bb8fb16ac65b27c96784835/Gedenktag-27-Januar-vor-25-Jahren-data.pdf
Vor 25 Jahren: Einführung des „Tages des Gedenkens an die Opfer des
Nationalsozialismus“ am 27. Januar (1996)
https://zeithistorische-forschungen.de/1-2021/5909
Er war nie weg, »Hitler-Welle« und »Nazi-Nostalgie« in der
Bundesrepublik der 1970er-Jahre
https://vds-ev.de/ib/archiv/browser.php?hf=817A942F4A4F4D07.htm
•
Immer öfter werden Literaturklassiker zum Opfer der Löschkultur
https://www.derstandard.at/story/2000138446699/cancel-culture-gegen-buecher-an-britischen-unis-lesen-als-zumutung
• Cancel-Culture an britischen Unis
https://de.wikipedia.org/wiki/Maus_–_Die_Geschichte_eines_Überlebenden
https://liviato.de/buch/zusammenfassung/maus/315
https://d-nb.info/1027485189/34 Leseliste "Kindern vom Faschismus
erzählen"
https://www.faz.net/aktuell/feuilleton/debatten/art-spiegelmans-holocaust-comic-maus-als-schulstoff-17136202.html
• Art Spiegelmans „Maus“ :
Dieser Comic gehört auf den Lehrplan!
Vor mehr als dreißig Jahren erschien Art Spiegelmans Comic „Maus“ auf
deutsch. In amerikanischen Schulen ist er Standard, in deutschen
unbekannt. Obwohl er der heutigen Generation einen Zugang zur Schoa
bieten könnte, den sie benötigt.
https://www.bmi.bund.de/SharedDocs/downloads/DE/publikationen/themen/heimat-integration/expertenkreis-antisemitismus/antisemitismus-in-deutschland-bericht.pdf?__blob=publicationFile&v=3
• Antisemitismus in
Deutschland. Erscheinungsformen, Bedingungen, Präventionsansätze.
Bericht des unabhängigen Expertenkreises Antisemitismus
https://de.wikipedia.org/wiki/Woke
https://de.wikipedia.org/wiki/Art_Spiegelman,
https://eo.wikipedia.org/wiki/Art_Spiegelman
https://www.pulitzer.org/prize-winners-by-category/260
https://www.derstandard.at/story/2000111495555/schon-wieder-eine-weisse-frau-oeh-protestiert-gegen-alice-schwarzer
• "Schon wieder eine weiße
Frau": ÖH protestiert gegen Alice Schwarzer
https://web.archive.org/web/20001003154801/http://www.comic-zensiert.de:80/
(Ende 1999?)
https://web.archive.org/web/20030321161956/http://www.comic-zensiert.de:80/
Die Chronologie des Schreckens
web.archive.org/...20130928/giessener-zeitung.de/giessen/beitrag/52190/darf-holocaust-im-comic-verarbeitet-werden
(15.6.11)
https://mondmilito.hypotheses.org Diese Webrepräsentanz will ein
Logbuch sein über den Zweiten Weltkrieg
und dessen transnationalen Vorstellungswelten, wie sich das aufgrund von
Esperantoquellen darstellt.
Interessante neuere Details:
https://mondmilito.hypotheses.org/4391 La malmilito de svisa
esperantisto (temas pri Claude Gacond - Esplori la « vivan memoron » de
esperantistoj, de homoj kiuj ne rakontis skribe pri ĉiuj siaj memoroj aŭ
perceptoj de la militeventoj kaj ties sekvoj estas unu el la celoj de
Militrakonto.
https://mondmilito.hypotheses.org/4620 La dua renkontiĝo de
Esperanto Paradigmo okazos en Bonn kun la subtemo “Pacismo en praktiko”.
Surbaze de la modelo de la Esperanto-movado, la laborrenkontiĝo celas
ajnan novigan kaj aŭtonomian formon de nedeviga asociiĝo inter
individuoj kaj grupoj, kiuj formiĝis trans limoj kaj engaĝiĝas por
pacismo.
https://mondmilito.hypotheses.org/4525
Rezistaj voĉoj el Germanio, 15/03/2022 (prikaŝu la enhavon!)
Jam en la tuj postmilita periodo la bezono konservi la memoron de
rezist-movadoj esprimiĝis en Germanio kaj celis konstraŭstari la oftan
kredon, ke ne ekzistis rezistado en nazia Germanio. Tiu misgvida
koncepto estis disvastigata enlande kaj eksterlande.
Enlande plimulto de la homoj estis konvinkitaj pri la neekzisto de
interna rezistado. Iamaniere tio evitis kolektivan respondecon, ĉar
evidentis ke alia vojo ol nazisekvado ne eblis. Ĝi ankaŭ pravigis la
senton tiam ankoraŭ larĝe ekzistantan, ke la milito estis etna konflikto
inter germanoj kaj ne-germanoj kaj kaŝis ties funde politikajn kialojn.
Eksterlande samnivela neado plifortigis ĝeneralajn antaŭjuĝojn ne nur
pri nazia Germanio kiel ŝtato sed pri germanoj kiel individuoj kaj
pravigis draste severan administradon de la okupaciata teritorio.
En la unuaj jaroj post la milito, tio estas inter 1945 kaj 1949, inter
la liberigo kaj kreo de du disaj ŝtatoj, la temo de interna rezistado
estis malofte pritraktita. La pezaj sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj
deturnis la germanojn de la temo. La individuaj konscioj ne pretis por
introspekto. Krome aktivado de okupaciantaj cenzuroj kaj manko de papero
malhelpis eldonadon kaj konsekvence disvastigon de informoj. La
malmultaj haveblaj dokumentoj tiam dividiĝis inter tri ĉefaj kategorioj
: procesaktoj kontraŭ eksnazioj, personaj atestoj de deportitoj pri
specifaj koncentrejoj kaj identecaj iniciatoj kun politika celo, kiel
tiu de katolikoj, de komunistoj aŭ kiel ni vidos, de esperantistoj.
Entute ni parolas pri manpleno da eldonaĵoj, plejofte malbone presitaj
broŝuroj.
Meze de tiu granda silento, la malmultaj larĝspektraj publikaĵoj
alprenas certan signifon. La unua postmilite aperinta germanlingva verko
eldoniĝis en Svislando en 1947. La nordgermano Rudolf Pechel (1882-1961)
estis dekstrema konservativa ĵurnalisto arestita en 1942 kaj
enkarcerigita en Sachsenhausen kaj Ravensbrück ĝis la militofino. Li
estis la unua, kiu klopodis doni ĝeneralan vidon pri la temo. La aŭtoro
intence nomis sian verkon «germana rezistado» kaj ne « la germana
rezistado » ĉar ĝi restas nekompleta, specife rilate al la maldekstraj
grupoj kiujn la aŭtoro malpli konis. La verko libere rakontas, sen
granda mencio pri siaj informfontoj, pri dudeko da rezisto-padoj, de
virinmovado al kvakeroj ĝis la gefratoj Scholl, kiuj jardekojn poste
fariĝos ikono de la germana rezistado. La tuta volumo turnas sin al
germanaj legantoj kaj klarigas kiel estiĝis rezistado, kiel la movado
organiziĝis kaj aktivis, kaj kiel ĝi estis neniigita de nazioj. La
diverseco de la grupoj elektitaj de Pechel montras, ke rezistado estiĝis
en ĉiuj soci-tavoloj kaj ne koncernis nur iujn «anti-sociajn»
marĝenulojn.Tio estis malfacile akceptebla veraĵo por tiutempa germana
socio.
Sed tiu persona verko aperinta eksterlande kaj malfacile akirebla en
Germanio, havis malgrandan eĥon en la publiko. Kvazaŭ reage aŭ responde
al Pechel, la komunista tagĵurnalo Hamburger Volkszeitung aperigis
serion da artikoloj pri la germana rezistado inter julio kaj oktobro
1947, poste aperigitaj unuvolume. La Dokumentoj de la rezistado
(Dokumente des Widerstandes) celas konvinki, ke komunistoj estis la
plimulto inter la rezistantoj. Tiucele ĝi regurdas la antaŭmilitan
eksplikon de KPD (Komunista Partio de Germanio) rilate al la enradikiĝo
de hitlerismo : internacia kapitalismo, socia malegaleco, alianco de
socialistoj kun burĝoj, ĝenerala konsento detrui la revolucian sperton
de Sovetunio. En oceano de indiferentuloj tamen en ĉiuj anguloj de la
laborista socio stariĝis kontraŭhitleranoj. Eĉ en sportaj organizaĵoj,
marksistaj sportistoj kondukis kaj gvidis siajn kamaradojn kontraŭstari
la naziojn. Almenaŭ komence. La dua periodo de tiu historio okazas en
Hispanio, kie germanaj interbrigadistoj retrovas la kapablon agi
kolektive (p. 50-67). La tria periodo komenciĝas kun la mondmilito, en
1939. Tiam kontraŭinformado fariĝas la plej signifa agado, samizdataj
publikaĵoj kaj aktivado de la nacia komitato Freies Deutschland inter
soldatoj de Wehrmacht, specife en la sovetaj prizon- kaj laborkampoj. La
kontribuoj ankaŭ substrekas sabotadon de armeo kaj energio. Ĉar la
tekstojn aŭtoris diversaj rezistintoj kaj estis sendepende publikigitaj,
ili ankaŭ pritraktas kromtemojn kiel la okupacion en Francio,
infiltradon de SS en rezistrondoj, ribelon de italaj soldatoj…. La
artikolaro estas unika en tiu tempo, alparolante ordinarajn germanojn.
Tamen ĝi montras nur la komunistan flankon de la germana rezistado,
interna kaj eksterna.
Aŭdiĝas rapide alia voĉo pli atenta al la diverseco de tendencoj, dank’
al iniciato de la hamburga komitato de VVN, kiu aperigis en 1948 du
malsimilajn volumetojn, unu por la germana legantaro kaj alian por
internacia, en esperanto. La asocio VVN (Unuiĝo de persekutitoj de
Nazireĝimo) estis fondita en 1946, surbaze de la t. n. Promeso de
Buchenwald subskribita la 19an de aprilo 1945. Tiu dokumento,
interliganta la eksdeportitojn post la liberiĝo, deklaris la
neforgeseblan unuecon de la diversaj nacianoj en la daŭra lukto por
finvenki kaj elradikigi naziismon. La agado de VVN komence koncentriĝis
al kolektado kaj konservado de dokumentoj. Ili servis kiel pruvo en
tempo en kiu neniu pretis kredi la sperton de la rezistintoj. La asocio
celis tujan politikan efikon, nome laŭleĝan sennaziigon, kiu en ĉiuj
okupaciataj zonoj de Germanio estis verdire malrapida kaj sufiĉe milda.
La unua celo de VVN ne estis atingi rekonon de personaj suferoj sed
malkovri la veron por atingi politikan influon en la postmilita periodo
kaj protekti la konstruatan socion.
La germanlingva manlibro pri rezista literaturo Widerstandsliteratur,
estas komentita bibliografio. La fondo estas klare internaciista : «La
germana rezistado estis parto de la internacia rezistado kontraŭ
faŝismo» (Ahrens 1948, Einführung). La gvidlibro intencas roli kiel faka
kernbiblioteko difinante la volumojn aparte utilajn ĉu por juĝistoj (R –
Richter) ĉu por edukistoj (E – Erzieher). La celo de tiu memorkolekto
estas duobla : justeco kaj edukado. La «biblioteko» estas organizita laŭ
diversaj kategorioj. Unue la memoraĵoj de opoziciintoj laŭ kategorioj
(laboristoj, burĝoj, kristanoj, homoj rase persekutitaj, la planintoj de
la 20a de julio 1944, Wehrmacht, germanoj en eksterlandaj partizanaj
movadoj, militkaptitoj, kunlaborado kun fremdaj deviglaboristoj,
elmigrintoj, hispana lukto, koncentrejoj, junuloj, virinoj, izoluloj).
La dua parto, ampleksa, estas dediĉita al bibliografia superrigardo pri
la unuopaj koncentrejoj kaj al ĝeneralaj studoj pri persekutado kadre de
la Nurenbergaj Procesoj.
Sed kion sciis la eksterlanda publiko pri la ekzistinta germana
rezistado? En aliaj lingvoj aperis tiam vere malmulte. En Pollando, la
komunista Centra komisiono por la esplorado de germanaj krimoj estis
fondita en 1945 kaj disvolvis intensan enketan, dokumentan, informan kaj
procesan agadon dum jardekoj. Kadre de tiu agado, konigi la situacion
eksterlanden estis esenca paŝo. En 1946 kaj 1947, la komisiono eldonis
la duvoluman libron German crimes in Poland (Varsovio, GKBZNP), kiu
konsideras la situacion sur la pola teritorio laŭ la geografiaj limoj
interkonsentitaj en Potsdamo. Plurloke ĝi pritraktas persekutojn kontraŭ
germana rezistado. En Novjorko, aperis libro de Allen Welsh Dulles
(Germany’s Underground, 1947), kiu tamen montris nur parton de la afero,
iujn nemaldekstrajn grupojn tiam en kontakto kun Svislando. Jam
dummilite aperis volumo pri la persekutado de la katolika eklezio dum la
Tria Regno (The Persecution of the Catholic Church in the Third Reich,
London 1940, New York 1942). Tiuj formis respondon al la dum- kaj
post-milita sinteno de la Sankta Seĝo. Fine en Londono, oni senprokraste
dokumentis la komploton de la 20a de julio (SPD-London, The Story of an
Attempted Revolt in Germany, Londono, 1944 kaj Hans Kahle, They plotted
against Hitler, Londono, 1944).
En la tuj postmilitaj jaroj, oni eksterlande ignoris preskaŭ ĉion pri
germana rezistado. Despli interesa kaj eskternorma estas la iniciato de
la esperantistoj Hermann Wagner (1904-?) kaj Hermann Theobald
(1892-1972) du laboristoj persekutitaj de Nazi-reĝimo, kiuj en la jaroj
1947-1948 sentis la neceson esprimiĝi antaŭ la monda esperantistaro.
Ĝuste tial, la volumeto de Hermann Wagner, antaŭmilite aktiva
sennaciista social-demokrata SAT-ano, titoliĝas Ni devas diri ĝin. Ĝi
aperis en 5000 ekzemperoj, granda kvanto se oni konsideras la tiamajn
limigojn de presistoj kaj la malvastecon de la esperantlingva legantaro.
En la monatoj antaŭ la kapitulaco, Wagner aperigis klandestine kolekton
de poemoj sub la titolo Ein Spiegel : Gedichte. Ni devas diri ĝin ne
havas beletran ambicion sed pentras ampleksan panoramon de la postmilita
socia situacio en Germanio : detruoj, malriĉeco, malegaleco. Kuranta
fadeno estas distingo inter kolektiva kaj individua kulpo. Ĝi alparolas
eksterlandajn esperantistojn sed ankaŭ ŝajne samlandanojn : « ni devas
scii, ke ankaŭ aliaj popoloj malsatas k suferas pro la hitlera milito »
kaj akcepti la fakton « la klasdiferencoj cetere ankaŭ en Germanio dum
1933-1945 ne estis forigitaj, sed la klasbatalo subpremata » (p. 13),
malgraŭ la pseŭdo-socialisma nomo de la Nazi-reĝimo. La analizo de la
kaŭzoj estas mondskalaj financ-potencoj, kiuj konsideras ke « tre
verŝajne en Germanio ni ne estus havintaj grandan perfortregadon se ne
ankaù la grandaj financistoj estus subtenintaj Hitler per pruntedonoj de
i.a. 50.000.000 oraj markoj » (p. 14). Ĉar la germanoj ne akceptas tiujn
faktojn, la « naciismo floras kiel ankoraù neniam» : por plimulto la
kapitulaco signifas neadon de germaneco. Sed tiu naciismo ne estas
ekskluziveco de germanoj. Malgraŭ la tutmondeco de la pasinta milito, la
venko super Germanio fortigis ĉie naciismon : interalie Wagner kritikas
la fortiĝon de t.n. bonapartista ŝovinismo en maldekstraj francaj
medioj, la rearmiĝon de Italio kaj Turkio, kiuj ne ĉiam havis
kontraŭhitleran pozicion….
La analizo povus limiĝi al tiuj pure marksistaj argumentoj sed, dank’al
la esperantista sennaciista pozicio de Wagner, fariĝas pli originala kaj
iasence globala. La sekureco ne eblos sen mondskala egaligo de
respondecoj kaj aspiroj. Eliro el la milito provokita de la reĝimo
postulas sennaziigon de la socio. Kiel ĝi devas efektiviĝi kaj kiujn
esceptojn ĝi antaŭvidas estis kaj restas ege polemika tereno. Laŭ
Wagner, la sennaziigo en Germanio estas bedaŭrinde «tragikomedio : oni
devus ekstermi la verajn kulpulojn k militkrimulojn mondskale k ne laŭ
naciistaj bezonoj» (20). Li ne viktimigas la germanojn sed kulpigas la
tutmondajn kunkulpulojn kiuj lavas la propran konscion juĝante la ĉefajn
aktorojn de la reĝimo. Bazita sur tre forta sennaciista konscio, en la
difino fidela al Lanti, Wagner disvolvas sian proponon de «esperanto kaj
mondkoncepto», kiu preterpasas la nacian analizon por pritrakti la
situaciojn sendepende de nacia aŭ etna konsideroj. Ĉiuj homoj estas
samrajtaj kaj samdevaj, kie ajn ili troviĝas.
Tiu interesa propono, kiu neas la geografian kriterion, renkontas tamen
sian limon, kiam ĝi neas la realecon de la historiaj cirkonstancoj.
Wagner ekzemple kritikas la forpeladojn de germanoj el orienta Eŭropo,
kies perfortan econ oni ne povas nei, « ŝtelinte al ili la kompletan
havaĵon k ŝtopante tiujn malfeliĉulojn inter la ruinegojn de niaj
detruitaj urboj » (p. 24). La demando – el sennacieca vidpunkto – kiun
li ne starigas estas : kial tiuj germanecaj popoloj vivis ofte ekde
mezepoko en orienteŭropaj teritorioj, kaj en la paso de dekkelkaj jaroj,
tiun kunvivadon eĉ ne plu eblis diskuti. Germanoj ili estis antaŭe kaj
restis poste : la nacia klarigo tiam ne komplete validas. Samnivele
situiĝas lia konstanta referencado al la germana rezista movado, pri kiu
tamen li donas neniun detalon kaj restas en la iluzio, kiu dummilite
helpis la rezistantojn sin kuraĝigi ke «ni havis rezistantan movadon k
ĝi estis forta» (p. 23). Li antaŭanoncas ke «baldaù oni publikigos la
unuajn faktojn. Estos publikaĵoj, kiuj mirigos la mondon». Ĉu li mem
intencis diskonigi la padon de tiuj kuraĝuloj ne estas sciate.
La libreto el la hamburga rondo de VVN Dokumentoj de la rezistado,
bildoj el la germana ilegala batalo kontraŭ la nazidiktaturo 1933-1945
estas tute alispeca projekto. Ĝin kompilis, redaktis kaj tradukis
Hermann Theobald. La volumo adoptas la titolon de la publikaĵo de
Hamburger Volkszeitung, tamen la iniciato kaj ties enhavo kaj celo estas
tre malsimilaj. Theobald estis antaŭmilite komunista aktivulo de
Laborista Esperanto-Asocio por germanlingvaj landoj, kaj delegito de UEA
en Hamburg-Altona. Reveninte el koncentrejo, Theobald fine de 1945
kunrestarigis la esperanto-klubon en Hamburgo, sed videble restis
proksima al Hamburger Volkszeitung kaj konsekvence al KPD.
Dokumentoj de la rezistado turnas sin al eksterlanda publiko, kiu
malmulton sciis pri la reala vivo en Germanio kaj ofte vidis nur la
germanan agreson direktitan al eksteraj nacioj, intence ignorante ke
diktaturoj draste trafas ankaŭ la proprajn popolojn. Kontribuo de Walter
Bähr detalas la prem-aparaton de la nazia reĝimo por ideologie kontroli
la germanajn civitanojn: “pere aŭ senpere, preskaŭ 2.000.000 da homoj en
preteco kaj aktiveco por esplori, priatenti, neŭtraligi, paralizi kaj
ekstermi ĉiujn internpolitikajn tendencojn kontraŭajn al la nazia
reĝimo. Ĉu oni ankoraŭ serioze volas aserti, ke ŝtato tenus tian
ampleksan kaj multekostan defendaparaton se kontraŭuloj ne estus, se
ĉiuj estus estintaj naziemaj?” (p. 13). Tiel la demonstro pri la ekzisto
de rezistado. La alia pruvo estas la multnombraj koncentrejoj starigitaj
ekde 1933 kaj ĉiukaze antaŭ la militkomenco en 1939. En alia ĉapitro, ne
subskribita aŭ memkompilita de Theobald, oni kalkulas, “laŭ
Gestapo-raporto”, unu milionon da arestitaj rezistantoj en Germanio.
La kerno de la libro dividiĝas en du grandajn demandojn: kiel ili
laboris kaj kiuj ili estis. La unua liveras detalojn pri kio okazis en
laborejoj, en havenoj, en akiro de ilegala materialo el Danlando
transportita de maristoj, dum klandestina sindikata aktivado, por perado
de informoj al eksterlando… Se multaj ekzemploj estas ĉerpitaj el la
komunistaj kaj parakomunistaj grupoj, kontraŭe al la germanlingva
samtitola verko, Dokumentoj de la rezistado donas grandan spacon al
ĉiaspecaj nekomunistaj agadoj ne allasante hierarkion inter grandskalaj
kaj individuaj iniciatoj: la atenco de la 20a de julio 1944, la grupo de
Carl Friedrich Goerdeler, konservativa eksurbestro de Leipzig, la
eldonaĵoj de la social-demokrato Ernst Niekiesch, kiu en koncentrejo
post 1937 servis kiel homa medicina eksperimento de la Nazioj, la rondo
de Hanna Solf, vidvino de iama germana ambasadoro en Tokio, al kiu
apartenis ĉefe diplomatoj kaj nobeloj, la rondoj de katolikoj,
protestantoj kaj aliaj religioj, la studentaj grupoj, la organiziĝo en
karceroj kaj koncentrejoj…
Speciala paĝo estas dediĉita el esperantistoj-rezistantoj (p. 59), al la
uzo kiun faris nazioj de la “vegetanta” nazia Esperantomovado por
“mistifiki la mondon”. Malgraŭ ĉio multaj esperantistoj en Germanio eĉ
post 1936 ignoris la malpermeson de la lingvo kaj “nur daŭrigis sian
politikan kontraŭstaron kaj samgrade restis senskueblaj en siaj sentoj
por Esperanto”. Ili diversmaniere helpis al militkaptitoj kaj
fremdlaboristoj, presis kaj kontrabandis ilegalan materialon. Kvankam
supozeble ne ekzistis apartaj esperantistaj rezist-rondoj, esperantistoj
aktivis en multaj aliaj strukturoj, konforme al sia mondvido. Detaloj
mankas. Theobald konklude anoncas sian intencon aperigi “specialan
libreton por montri, kiel la esperantistoj, eluzante Esperanton, agadis
en la politika rezistado al la naziistoj kaj helpis en multaj okazoj al
fuĝantaj rezistantoj per siaj rilatoj al eksterlandaj amikoj”.
Bedaŭrinde tiu libreto ne aperis.
Pascal Dubourg Glatigny
Bibliografio
F. Ahrens, Widerstandsliteratur, Hamburg, 1948.
R. Pechel, Deutscher Widerstand, Zürich, 1947.
[E. Hoffmann, H. Priess, W. Grünert, A. Drögemöller, J. Jürgensen, G.
Schöneck, W. Melhausen, A. Weber, W. Gerlach], Dokumente des
Widerstandes, ein Beitrag zum Verständnis des illegalen Kampfes gegen
die Nazidiktatur, Hamburg, 1947.
H. Theobald, Dokumentoj de la rezistado, bildoj el la germana ilegala
batalo kontraŭ la nazidiktaturo 1933-1945, Hamburg, [s.d. 1948], Max
Albrecht und Paul Evert Verlag.
H. Wagner, Ni devas diri ĝin, Stuttgart, Kultur-Aufbau-Verlag, 1947. -
(prikaŝu la enhavon!)
eigene Seiten:
http://geb-aa.bplaced.net/presse/jul2013.htm
• Esperanto aktuell 2013, Heft 3:
Folge 11, 80 Jahre Bücherverbrennungen · 1933 - 2013
http://esperanto-aalen.de/por_esp-akt/bisher/bisher.htm#Folge13
• dito!
http://esperanto-aalen.de/biblioteko/WdBuZ/Folge_Buecher_verbrennen.html
• dito!
http://espbib.bplaced.net/aldonoj/brulantaj_libroj/Brennende_Buecher_UM.pdf
• dito! (quasi als
Separatdruck-pdf)
|